.RU
Карта сайта

Bonŝancon Sinjoro Gorsky - Barbaro, super muro de oficeja ĉelo: Baniko, bonvolu atenti vian retpoŝton!

Bonŝancon Sinjoro Gorsky


Ĝi estas vera historieto….
 
Je la 20a de julio, 1969, komandante la Apollo 11 lunan spacoŝipeton, Neil Armstrong estis la unua persono kiu metis sian piedon sur Lunon. Liaj unuaj vortoj post kiam li paŝis sur Luno, “Tiu estas unu malgranda paŝo por homo, unu giganta salto por homaro,” estis telesenditaj al Tero kaj aŭdiĝis de milionoj. Sed ĵus antaŭ li reeniris la veturilon, li enigme rimarkis “Bonŝancon, S-ro Gorsky.” Multaj personoj ĉe NASA [usona nacia spaca organizo] pensis ke tiu estis surfaca rimarko rilate al iu rivala sovetia kosmonaŭto. Tamen, post kontrolado, oni trovis ke neniu Gorsky ekzistis, nek en la rusa nek en la usona spac-programo. Dum la jaroj, multaj homoj demandis al Armstrong pri la signifo de “Bonŝancon, S-ro Gorsky,” sed Armstrong ĉiufoje nur ridetis.
Je la 5a de julio, 1995, ĉe Tampa Bay, Florida, respondante al demandoj post prelego de Armstrong, ĵurnalisto revivigis la 26 jaraĝan demandon al la fama viro. Ĉifoje li finfine respondis. S-ro Gorsky estis mortinta, do Neil Armstrong sentis ke li rajtas respondi al la demando.
Dum 1938, estante knabo en mezokcidenta [de Usono] urbeto, li estis ludanta bejsbol-on kun amiko en sia malantaŭa korto. Lia amiko frapis la pilkon, kiu falis en la korto de la najboroj, apud la fenestroj de la litĉambro. Liaj najboroj estis S-ro kaj S-ino Gorsky. Dum li kliniĝis por ekpreni la pilkon, juna Armstrong aŭdis S-ino Gorsky-on kriegante al
S-ro Gorsky…
 
“Seksumado! Vi volas seksumadon!? Vi ricevos seksumadon kiam la najbora knabo paŝas sur Luno!”.
  1. Malbona tago


Kompatindulo sidas en drinkejo, aspekte vere mizera. Dum pli ol duonhoro li simple sidas tie, rigardante sian glason kvazaŭ li volus dronigi sin en ĝi. Tiumomente eniras kamionisto kiu sidas sin apud lin, rimarkas lian malfeliĉegan mienon, donas al li amikan frapeton surŝultran, prenas lian glason kaj fortrinkas la enhavon. Vidinte ĉion ĉi, la mizerulo ekploregas….
“Nu, nu,” tuj diras la kamionisto, “ne ploru pri tio, temas pri blageto. Mi ja pagos al vi alian glason. Mi faris tion nur ĉar mi vidis ke vi estas tiom malgaja….”
Kaj la alia respondas:
“Ne,mine ploras pro tio. Hodiaŭ estas vere la plej malbona tago en mia vivo. Ĉi-matene mia vekhorloĝo ne funkciis, do mi alvenis malfrue al la laborejo. Mia estro estis kolerega, kaj li maldungis min. Kiam mi volis iri hejmen, mi konstatis ke iu ŝtelis mian aŭtomobilon, kaj la polico diris ke ili verŝajne neniam retrovos ĝin. Kaj evidente, mi ne havas kontraŭŝtelan asekuron…. Do, mi iris hejmen per taksio. Poste mi konstatis ke mi postlasis mian monujon kun mia tuta mono en la taksio, kiu jam foriris. Enirante la domon mi trovis mian edzinon en la lito kun mia plej bona amiko. Do, mi eliris la domon, decidinte fini mian vivon. Mi eniris tiun ĉi drinkejon, kaj ĵus antaŭ ol mi povis mortigi min, vi alvenis kaj trinkis la venenon kiun mi estis trinkonta….”

  1. Religio dum danĝera okazo


Pastro ĝuas promenon tra la arbaro. Subite aŭdiĝas terura muĝo. Li turnas sin kaj vidas grandegan urson, kiu kuras rapide al li kun malferma faŭko en kiu montriĝas longaj dentegoj. Li forkuras tiel rapide kiel li povas ĝis li eniras kavernon, kiu ŝajnas rifuĝeje. Timego! La urso facile ankaŭ eniras la kavernon!

La pastro fermas la okulojn kaj komencas preĝi, “O Dio, vi estas mia savanto..” kaj li atendas la hororan atakon. Sed kiam nenio okazis post minuton li parte malfermas unu okulon kaj - mirinde - li vidas ke la urso simile genuas kaj preĝas! Estas miraklo, li pensas. Tiu urso estas di-kredanto kiel mi - mi ja saviĝos!

Tiam li aŭskultas la preĝon de la urso,
“O Dio, ni dankas Vin pro la manĝo, kiun Vi….”
  1. 2014-07-19 18:44
  2. Контрольная работа
  3. Контрольная работа
  4. Контрольная работа
  5. Контрольная работа
  6. Контрольная работа
  7. Контрольная работа
  8. Контрольная работа
  9. Контрольная работа
  10. Контрольная работа
  11. Контрольная работа
  12. Контрольная работа
  13. Контрольная работа
  14. Контрольная работа
  15. Контрольная работа
  16. Контрольная работа
  17. Контрольная работа
  18. Контрольная работа
  19. Контрольная работа
  20. Контрольная работа
  21. Контрольная работа
  22. Контрольная работа
  23. Контрольная работа
  24. Контрольная работа
  25. Контрольная работа
  26. Контрольная работа
© sanaalar.ru
Образовательные документы для студентов.